Arkeopterigo (Archaeopteryx < malnovgrekaἀρχαῖος 'antikva' + πτέρυξ 'flugilo') estas la plej frua kaj plej primitiva birdo ĝis nun konata. Ĝi vivis dum ĵurasio, antaŭ 156 kaj 150 milionoj da jaroj, en insula medio kie troviĝas nun Germanujo.[1]
Analizo de la ostoj de la flugiloj subtenas la ideon, ke tiu dinosaŭro povis flugi, sed en maniero malsama kiel modernaj birdoj. La ostoj pli similis al tiuj de fazano aŭ meleagro.[1]
Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton). Bonvolu aldoni parametron por plibone kategoriigi la paĝon.