Aromia moschata
Aromia moschata | ||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Detala bildigo de la kapo de Aromia moschata
| ||||||||
Biologia klasado | ||||||||
| ||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||
Aromia moschata estas specio el la ordo koleopteroj de insektoj kun metala brileco. La latina nomparto "moschata" venas de la moska odoro per kiuj la bestoj bone percepteblas. La aludon al la moska odoro ankaŭ transprenis multaj nacilingvaj nomoj, ekzemple angle Musk beetle, france Aromie musquée, germane Moschusbock, litove Muskusinis ūsuotis, svede Myskbock aŭ ruse Усач мускусный [Usaĉ Muskusnij]. La insektoj vivas en Eŭrazio.