Arsenal F.C.
Arsenal F.C. | |||
---|---|---|---|
futbala klubo | |||
Kluba nomo | Arsenal Football Club | ||
Kromnomo | The Gunners (La Artileriistoj) | ||
Fondita | 1886 | ||
Stadiono | Emirates Stadiono, Londono | ||
Kapacito | 60,355 | ||
Prezidanto | Peter Hill-Wood | ||
Trejnisto | Unai Emery | ||
Ligo | F.A. Supra Ligo | ||
2022/23 | 5-a loko | ||
Oficiala retejo | www.arsenal.com | ||
| |||
Arsenal F.C. (konata ankaŭ kiel Arsenal, The Arsenal aŭ The Gunners) estas angla futbalklubo kies sidejo troviĝas en la urboparto Holloway de Norda Londono en Britio. La unua vira teamo de la klubo ludas en la unua anglia ligo de futbalo (Premier League) kaj estas unu el la plej sukcesaj britaj futbalteamoj, ĉar ĝi venkis jam 13 fojojn la ligon kaj 10 fojojn la anglan pokalon kaj posedas la rekordon de plej longa seninterrompa periodo en la pinto de angla futballudado.
Arsenal estis fondita en 1886 kaj estis la unua sudangla futbalteamo kiu eniris en la Nacia Ligo, en 1893. Ili estis plej sukcesaj en la 1930-aj jaroj, kiam venkis kvinfoje la ligon kaj dufoje la pokalon. Post pli malsukcesa periodo post la Dua Mondmilito ili iĝis la dua teamo de la 20-a jarcento kiu venkis kaj la ligon kaj la pokalon en 1970-71, kaj dum la pasintaj 20 jaroj ricevis diversajn sukcesojn – ekzemple iĝis la unua londona teamo kiu venkis en la Ligo de Ĉampionoj de UEFA.
La koloroj de la teamo estis tradicie ruĝa kaj blanka, kvankam tio evoluis tra la historio. Simile, la teamo ŝanĝis sidejon dum la tempo; la teamo estis dekomence fondita en Woolwich, en sudorienta Londono, sed en 1913 ili translokiĝis norden tra la urbo al Arsenal Stadium, Highbury. En 2006 ili faris malpli drastan translokiĝon al la nuna sidejo ĉe Emirates Stadium en apuda Holloway.