Aš (legu aŝ, germaneAsch) estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en okcidenta Bohemio, en la plej okcidenta parto de la regiono Karlovy Vary, en distrikto Cheb. Vivas ĉi tie 12 804 loĝantoj (2023). En latinaj kaj germanaj tekstoj Aš estas indikata kiel Asch kaj Aska.
La regiono de Aš – la plej okcidenta terlango de Ĉeĥio – estis dum multaj jardekoj aparta mikroregiono. Kolonigita ĝi estis nur en kulmina mezepoko. La unua dokumento kun indiko de la nomo, per kiu Heinrich el Plauen transdonis preĝejon en Aš sub administradon de Ordeno de germanaj kavaliroj, devenas el la jaro 1270. La regiono de Aš fariĝis konsisto de bohemaj landoj en la jaro 1322, kiam Ludoviko de Bavario enlombardigis regionon de Eger (nuntempe ĉeĥe Cheb) al reĝo Johano de Luksemburgio. Bazo de aŭtonomia evoluo de la regiono de Aš poste fariĝis feŭda letero de la reĝo Jan al Albrecht el Neuberg el 1331, per kiu li transdonis al Neubergidoj la tutan regionon kiel rektan feŭdon, liberigitan de ĉiuj pagoj kaj impostoj. Fine de la 14-a jarcento familio de Neuberganoj forlasis la regionon de Aš, kaj komence de la 15-a jarcento transprenis administradon de la regiono familio Zedtwitzidoj, al kiuj reĝo Zigmundo la 1-a konfirmis en 1422 ĉiujn antaŭajn liberigojn kaj privilegiojn. La regiono de Aš restis unusola bohemia teritorio, kiun eklezie ne tuŝis la batalo sur Blanka Monto (1620) kaj ĝi restis evangelia. Ĝi perdis sian aŭtonomion nur post longaj bataloj dum regado de imperiestrino Maria Teresia fine de la 18-a jarcento. En la 2-a duono de la 19-a jarcento ĉi tie okazis abrupta evoluo de teksindustrio. Komune kun ĝi okazas rapida plialtiĝo de nombro de loĝantoj kaj kiel loko kun pli ol 10 000 loĝantoj Aš estis en la jaro 1872 avancigita je urbo de Aŭstrio-Hungario. Aš restis la urbo de teksaĵo ĝis la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento.
En 1918 soldata soveto havis la povon; ĝi kontraŭstaris la postulon de la germanaj separatistoj el Eger aliĝi al Bavario. Sub la nova ĉeĥoslovakia registaro baldaŭ komenciĝis la premo kontraŭ la germana malplimulto. En majo 1938 la sudet-germana partio gajnis la plimulton. La ĉeĥaj loĝantoj forlasis la urbon. Je 21-a de septembro 1938 la regiono de Asch estis okupita de sudet-germana volontula korpuso. Post la Munkena Interkonsento de 1938 Asch apartenis al la Germana Regno. En 1939 la urbo havis ĉ. 23.000 loĝantoj. La 20-an de aprilo 1945 la Usona armeo okupis ĝin. Pro la Beneš-dekretoj kaj la perforta elpelo de la germanoj en 1946 la nombro de loĝantoj preskaŭ duoniĝis. Laborejoj kaj fabrikoj devis esti fermitaj En la 1950-aj jaroj la loĝantaro daŭre malpliiĝis pro la maloportuna apudlima situo kaj pliaj produktejoj estis fermitaj.
En la jaro 1990 estis ree malfermita la unua limpasejo ĝis Germanio direkte al Selb, en pluaj jaroj poste limpasejoj por piedirantoj direkte al Bad Elster kaj Bad Brambach.
Loĝantaro
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro
Loĝantoj
1869
9 405
1880
13 209
1890
19 885
1900
23 737
1910
27 772
1921
24 618
Jaro
Loĝantoj
1930
22 930
1950
10 784
1961
11 209
1970
12 843
1980
12 925
1991
12 285
Jaro
Loĝantoj
2001
12 584
2011
12 643
2013
13 076
2014
13 163
2016
13 190
2017
13 227
Jaro
Loĝantoj
2018
13 245
2019
13 210
2020
13 182
2021
12 257
2022
12 483
2023
12 804
Memorindaĵoj
Urba muzeo (origine gotika kasteleto) kun ekspozicioj pri historio kaj artmetioj de la regiono kaj pri tekstila industrio (i.a. kun en mondo unika kolekto de 25 000 gantoj)