Asai (klano)

Asai (japane: 浅井氏, Asai-shi), skribita foje Azai, estis klano de daimioj, kiu kune kun la Asakura-klano kontraŭstaris Oda Nobunaga-n je la fino de la 16-a jarcento. Ilin venkis Oda Nobunaga dum la batalo de Anegawa en 1570 kaj ili estis neniigitaj kiam ilia hejmkastelo Odani falis tri jarojn poste.

Famaj Asai-anoj

  • Asai Sukemasa - kreis la kastelon Odani (kastelo) en 1516
  • Asai Hisamasa - filo de Sukemasa, estis venkita de la Sasaki-klano
  • Asai Nagamasa - filo de Hisamasa, kontraŭstaris Oda Nobunaga-n alianciĝinta al la Asakura-klano kaj la monaĥoj de la monto Hiei; li estis venkita de Oda Nobunaga en 1570. Inter liaj filinoj estis Yodo-Dono (dua edzino de Toyotomi Hideyoshi kaj patrino de Toyotomi Hideyori) kaj Oeyo (edzino de Tokugawa Hidetada kaj patrino de la tria Tokugawa ŝoguno Iemitsu).

Referencoj
  • Turnbull, Stephen (1998). 'The Samurai Sourcebook'. London: Cassell & Co.
  • Turnbull, Stephen (2002). 'War in Japan: 1467-1615'. Oxford: Osprey Publishing.