August Stramm

August Stramm
Persona informo
Naskiĝo 29-an de julio 1874 (1874-07-29)
en Münster
Morto 1-an de septembro 1915 (1915-09-01) (41-jaraĝa)
en Kobrin
Mortis per Mortis en batalo Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo sudokcidenta tombejo de Stahnsdorf Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Einhard-Gymnasium (Aachen) (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo poeto
libretisto
verkisto
dramaturgo
kapitano Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo Dramo kaj poezio Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en BerlinoHalle vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

August STRAMM [aŭgust ŝtram] (naskiĝis la 29-an de julio, 1874, mortis la 1-an de septembro, 1915) estis germana verkisto.

August Stramm naskiĝis en Münster. Li laboris kiel poŝtoficisto kaj studis samtempe. En 1909 li doktoriĝis.

Al la verkado lin instigis lia amiko Herwarth Walden, la eldonisto de la ekspresionisma revuo Der Sturm.

Dum nur du jaroj li verkis aron da dramoj kaj poemoj en eksperimenteca lingvaĵo proksima al la dadaismo. Temoj estis ekzemple la amo (Du) kaj la sensenceco de la mondmilito (Tropfblut).

August Stramm fariĝis viktimo de la Unua mondmilito: Li mortis dum batalo en Rusio.

Listo de verkoj

  • Die Haidebraut (dramo, 1914)
  • Sancta Susanna (dramo, 1914)
  • Rudimentär (dramo, 1914)
  • Erwachen (dramo, 1915)
  • Kräfte (dramo, 1915)
  • Du (ampoemoj, 1915)
  • Geschehen (dramo, eld. 1916)
  • Die Unfruchtbaren (dramo, eld. 1916)
  • Die Menschheit (poemoj, eld. 1917)
  • Tropfblut (poemoj, eld. 1919)

Eksteraj ligiloj