Béla Kovácsy
Béla Kovácsy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de novembro 1861 en Santău |
Morto | 6-an de junio 1931 (69-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, felszámolták |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Veterinara Universitato de Budapeŝto (–1880) Ekonomia Akademio (–1884) |
Okupo | |
Okupo | bestokuracisto verkisto de nefikcio |
KOVÁCSY Béla (pro. kova:ĉi) estis hungara bestkuracisto, ekonomia verkisto naskita en Tasnádszántó la 22-an de novembro 1861 kaj mortinta en Budapeŝto la 6-an de junio 1931. Lia nobela antaŭnomo estis hadadi.
Biografio
Béla Kovácsy lernis en la Veterinara Akademio de Budapeŝto, poste en Ekonomia Akademio (Magyaróvár). En 1884 li fariĝis bestokuracisto en Sopron. En 1885 li estis profesoro de instituto ekonomia, poste de la katedro pri bestkulturado de la akademio de Kassa kaj en 1895 direktoro. De 1907 li estis direktoro en Budapeŝto de la instituto Országos Gyapjúminősítő Intézet. Li havis gravan rolon en evoluigo de Muzeo Agrokultura. Inter 1885–95 li redaktis la semajngazeton Gyakorlati Mezőgazda.
Verkoj
- A ló és annak tenyésztése (Kassa, 1888);
- A sertés, annak tenyésztése és hizlalása (kun Károly Monostori , Kassa, 1890);
- Házi állataink takarmányozása (Kolozsvár, 1893);
- Takarmányozástan (Kassa, 1893);
- A szarvasmarha tenyésztése (Bp., 1907);
- A cukorrépa trágyázása (Bp., 191z);
- Juhtenyésztés és gyapjúisme (Bp., 1923).