Baalbek (literumita ankaŭ Ba'labek,[1]Balbec,[2]Baalbec[3] kaj Baalbeck[4] (prononco [ˈbɑːʿlɑbɑk], DIN 31635Baʿlabakk,[5]arabeبَعْلَبَكّ, siri-aramee: ܒܥܠܒܟ) estas urbo oriente de la rivero Litani en la Valo Bekaa de Libano, ĉirkaŭ 67 km nordoriente de Beirut. Ĝi estas la ĉefurbo de la Gubernio Baalbek-Hermel.[6] En grekaj kaj romiaj epokoj Baalbek estis konata kiel Heliopolis (Ἡλιούπολις, greke por "Sunurbo", Heliopolo). En 1998 Baalbek havis 82 608 loĝantojn, en 2008 81 052, plejgrandparte ŝijaistoj, sekvitaj de sunaistoj kaj kristanoj.[7]
Ĝi estas hejmo de la templokomplekso de Baalbek kiu inkludas du el la plej grandaj kaj ampleksaj ruinoj de romiaj temploj, kiu enhavas templojn de Bakĥo (Dionizo) kaj de Jupitero. Ĝi estis listigita en 1984 kiel loko de Monda heredaĵo de Unesko.
Bildaro
La Rondoforma Templo kaj la Templo de Muzoj ekster la sankteja komplekso.
Templo de Bakĥo.
Restaĵoj de Propileo, orienta enirejo.
La Granda Templarejo.
Templo de Venuso.
Kolonaro de la Templo de Jupitero.
Germana mapo de 1873 de Malgranda Azio kaj Sirio, kun reliefa bildo de la valo Bekaa (El Bekaa).
Panoramo, ĉirkaŭd 1870, de Félix Bonfils.
Baalbek en 1910, post la alveno de la fervojo de Alepo.
La ruinoj de Baalbek en la 19a jarcento.
"Ŝtono de la Gravedulino" komence de la 20-a jarcento, Templo de Jupitero en la fono.