Bad Essen

Bad Essen
Blazono
Bad Essen (Germanio)
Bad Essen (Germanio)
DEC

kuracloko • neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Malsupra Saksio
Distrikto Distrikto Osnabrück
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 05472
Poŝtkodo 49152
Aŭtomobila kodo OS
Oficiala Municipokodo 03459003
Subdivido 17 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Günter Harmeyer
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Lindenstraße 41/43
Demografio
Loĝantaro 16339 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)]
Geografio
Geografia situo 52° 19′ N, 8° 20′ O (mapo)52.3213888888898.34Koordinatoj: 52° 19′ N, 8° 20′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 113 m
Areo 103,31 km²
Oficiala retejo https://www.badessen.de/
vdr
la urba preĝejo St. Nikolai
tipa domaro ĉe placo Kirchplatz
akvokastelo Hünnefeld
kastelo Ippenburg
kanalo Mittellandkanal ĉe Bad Essen

Bad Essen [bat ESn] estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Osnabrück de la federacia lando Malsupra Saksio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 16 339 loĝantojn sur areo de 103,33 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 158 loĝantoj/km².

La teritorio havas komunan limon kun Melle, Bohmte, Bissendorf, Preußisch Oldendorf kaj Ostercappeln.

Loka gazeto

En la urbo publikiĝas la loka gazeto Wittlager Kreisblatt, sub tegmenta eldonejo de la regiona gazeto Neue Osnabrücker Zeitung.

Rilatoj al Esperanto

La esperantistino Ursula Felhölter (1955-2020) de 2006 ĝis 2018 estis vicdirektorino de la urba gimnazio. De 1982 ĝis 1984 ŝi estis prezidantino de Germana Esperanto-Junularo, kaj antaŭe plurajn jarojn gvidis ties komisionon pri renkontiĝoj, interalie respondeca pri la Internaciaj Seminarioj. La IS de 1978/1979 cetere nur okazis 25 km norde de Bad Essen, borde de la lago Dümmer. Nun Ursula Felhölter en sia lernejo interalie respondecis pri arta projekto "Friedenszeichen" ("pacosignoj"), memore al la historia batalo de Varus ĉe Bramsche-Kalkriese 15 km pli nordoriente. Parto de la arta projekto videblas en la kastelo kaj parko Ippenburg.

Eksteraj ligiloj