Bad Bentheim estas urba komunumo en Germanio kaj kuracloko. Ĝi troviĝas en la distrikto Grafschaft Bentheim de la federacia lando Malsupra Saksio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 16 251 loĝantojn.
En Bad Bentheim kaj en la ĉirkaŭa graflando minatas la tiel nomata Bentheima sabloŝtono, kiu uziĝis ne nur por multaj gravaj konstruaĵoj de Nederlando, sed ankaŭ ekzemple por la soklo de la Statuo de libereco en Novjorko.