Bakonya (Baranya)
Bakonya [bakonja] estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Pécs.
Bazaj informoj
- Areo: 15 6 km²
- Loĝantaro: 380
- Poŝtkodo: 7675
- Telefonprefikso: 72
- Koordinatoj: 46°05′12″N 18°04'51″E
Situo
Bakonya situas en montaro Mecsek, laŭ traira flankovojo. Pécs troviĝas je 15 km-oj.
Historio
La loko estis loĝata jam dum la neolitiko, la plej frua konata tie vivinta popolo estis la keltoj. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el la 13-a jarcento. Dum la socialismo oni minadis tie uranion.
En Bakonya migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
- romkatolika Preĝejo Sankta Georgo (Bakonya) el la 13-a jarcento, baldaŭ barokigita, la turo alkonstruiĝis en 1867
- paroĥo el la 18-a jarcento
- kapelo omaĝe al Sankta Antonio el Padovo de 1807