Baracs
Baracs (baraĉ) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en Distrikto Dunaújváros. Ŝajnas, la nomo estas praa hungara familia nomo.
Bazaj informoj
- Areo: 55 km²
- koordinatoj: 46° 54′ 58″ N 18° 52′ 35″ O / 46.91611 °N, 18.87639 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 54′ 58″ N 18° 52′ 35″ O / 46.91611 °N, 18.87639 °O (mapo)
- Loĝantaro: 3380
- Poŝtkodo: 2426
- Telefonprefikso: 25
Situo
La vilaĝo situas sur ebenaĵo,laŭ ĉefvojo inter Budapeŝto kaj Pécs, pli proksime inter Dunaújváros kaj Dunaföldvár, la Danubo preterfluas. Aŭtoŝoseoj M6 kaj M8 estas ne tro for.
Historio
Pli frue estis romiana setlejo Annamatia. La unua mencio devenis el 1276 en formo "Boroch". La vilaĝo formiĝis en la 19-a jarcento el farmoj. La loĝantaro plej ofte laboras en Dunaújváros. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo.
Vidindaĵoj
Famuloj
En Baracs naskiĝis politikisto Béla Béldi.
Ĝemelkomunumoj
Montois La Montagne, Francio
Szentegyháza, Rumanio