Bash
Bash | |
---|---|
Lasta stabila versio | 4.4 |
Operaciumo | Plursistema |
Programlingvo | C |
Lingvo(j) | plurlingva (gettext) |
Programtipo | Uniksa ŝelo |
Permesilo | GPLv3+ |
Retejo | www.gnu.org/software/bash/ |
Bash (angla mallongigaĵo Bourne-Again SHell), esperantigite Baŝo, estas Uniksa komandlinia ŝelo verkita de la projekto GNU. Ĝia nomo estas mallongigaĵo de "Bourne-Again SHell", kiu estas vortludo pri la Bourne-Ŝelo sh—kiu estis la plej disvastigita Uniksa ŝelo—kaj la angla esprimo signifata "renaskita". La sintakso de Bash estas kongrua kun tiu de sh kaj enhavas ideojn bazitajn sur ksh kaj csh.
La originala Bourne-ŝelo estis verkita de Stephen Bourne. Nun Bash estas programata de 4 uloj[1].
Bash estas la defaŭlta ŝelo ĉe la plejmulto de GNU/Linuksaj sistemoj, kaj oni povas uzi ĝin ĉe le plejmulto de Uniks-similaj operaciumoj. Ĝi ankaŭ estas portita al Microsoft-Vindozo de la projekto Cygwin.
Bash estas disdonata sub la licenco GPL. Ĝi estas elŝutebla el multaj ejoj ĉe Interreto, inkluzive de la GNU-projekta FTP-ejo. La kuranta versio (je 2020) estas 5.0.
Lingva asimilado kaj esperantigo
En la kadro de Free Translation Project Baŝo disponigas tradukojn de la dialogaj mesaĝoj por multaj lingvoj, interalie por Esperanto. Ekz-e se vi uzas Linukson en kiu (inter aliaj) estas instalita esperanta lokaĵaro eo.utf8, tiam vi povas provi lanĉi tian esperantigitan Baŝon:
$ LANG=eo bash
$ bash --version
GNUa «bash», versio 5.0.3(1)-release (x86_64-pc-linux-gnu)
Copyright (C) 2019 Free Software Foundation, Inc.
La permesilo estas GPLv3+; t.e. GNU GPL, versio 3ª aŭ pli nova.
La tekston vd ĉe <http://gnu.org/licenses/gpl.html>
Ĉi tiu programo estas libera; vi rajtas libere ĝin ŝanĝi kaj pludoni.
NENIA GARANTIO estas donita, tiom kiom tion permesas la leĝo.
$
$ help for
for: for NOMO [in VORTOJ ... ] ; do KOMANDOJ; done
Plenumu komandojn por ĉiu ero de listo
La iteracio „for‟ plenumas la KOMANDOJn por ĉiu ero de sia listo.
Se la parto «in VORTOJ ...;» malestas, «in "$@"» estas uzata
anstataŭe. Por ĉiu el la VORTOJ, la NOMO estas valorizata per tiu
ero kaj la KOMANDOJ estas plenumataj.
Elirstato:
Tiu de la laste plenumita komando.
$
Referencoj
- ↑ http://savannah.gnu.org/project/memberlist.php?group=bash - programantoj de Bash
Eksteraj ligiloj
|