Batalo de Nancio
Batalo apud Nancio | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Konflikto: Burgonja Milito | |||||||
La morto de Karlo la Brava
| |||||||
batalo • sieĝo | |||||||
| |||||||
Flankoj | |||||||
Loreno, Suba Unuiĝo | Burgonjo | ||||||
Komandantoj | |||||||
Reneo la 2-a | Karlo la Brava | ||||||
Forto | |||||||
10 000 | 20 000 | ||||||
La Batalo de Nancio estis batalo inter Reneo la 2-a, duko de Loreno kaj Karlo la Brava, duko de Burgonjo. Ĝi okazis la 5-an de januaro 1477 norde de la vilaĝo Jarville proksime de la urbo Nancio. Ĝi estas unu el la tri grandaj bataloj de la Burgonja Milito
Kunteksto en la fino de la jaro 1476
En 1475, Nancio estas la centro de Burgonjo sed en 1476 la forpelita duko de Loreno, Reneo la dua ribelis, rekonkeris la duklandon kaj sieĝis la urbon Nancio. La 8-an de oktobro la duko Reneo eniris en la urbon. La 25-an de oktobro la duko karlo estis antaŭ la urbon por denove sieĝi la urbon. Finon 1476, Nancio rezistis ankaŭ kaj Reneo formis armeon por liberigi la urbon.
La fortoj la 5-an de januaro 1477
Karlo armeo enhavis 10 000 homojn, laŭ la soldo pagita sed konsekvence malvarma vintro kaj atakoj dum la sieĝo la homoj kiuj restis estis ĉirkaŭ 6000. La artilerio estas grava. La militistoj parolis kvar lingvojn : franca, germana, angla kaj italia.
Reneo armeo enhavis 20 0000 homojn ĉefe lorenaj, alzacaj kaj svisaj. La garnizono de Nancio enhavis 2 000 homojn. La militistoj parolis du lingvojn : franca kaj germana.
Disvolviĝo
Je 8-a horo post ceremonia meso la trupoj de la duko Reneo ekmovis. Trupoj transiris kaŝitaj tra la arbaro kaj surprizis la dekstra flanko de la burgonja armeo. Je 17-a horo la batalo finis.
Konsekvencoj
La batalo estis eta sed la konsekvencoj estis gravaj. Kun la morto de Karlo la Brava, Francio kaj Germanio iĝis rekte najbaraj.