La grupo Benetton (itala prononco benetˈton) estas tutmonda modmarko bazita en Ponzano Veneto, Italio. La marko fondiĝis en 1965. Benetton havas reton de proksimume 5 000 butikoj tutmonde. Ĝi estas tute posedata filio de la holdingo Edizione de la familio Benetton.