Bengallingva Vikipedio

Bengallingva Vikipedio
Retadreso bn.wikipedia.org
Kategorio Vikipedio (libera reta enciklopedio)
Lingvo bengala
Posedanto Fondaĵo Vikimedio
Statistikoj
je la 23-a de majo 2024
Artikolnombro 152 969
Profundeco 301.5
Paĝoj 1 242 837
Redaktoj 7 382 497
Uzantoj 456 921
Aktivaj uzantoj 974
Administrantoj 14
Dosieroj 18 433
v • d • r

La bengallingva Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la bengala lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon বাংলা উইকিপিডিয়া. La projekto fondiĝis en januaro 2004. La 23-an de majo 2024 ĝi enhavas 152 969 artikolojn.

La projekto superis 10 000 artikolojn en oktobro 2006, iĝante la dua sud-azia lingvo faranta tion. La 25-an de decembro 2020 la retejo atingis la mejloŝtonon de cent mil artikoloj. Ĝis la 17-a de oktobro 2021, la projekto sume havas 1.170 aktivajn redaktantojn monate, kaj okupas la 4-an rangon laŭ profundo inter Vikipedioj. En 2018, la bengala Vikipedio estis rigardata ĉirkaŭ 190 milionoj da fojoj el la tuta mondo. Averaĝe la retejo estis vidata pli ol 500 mil fojojn tage.

Ekde junio 2020, bengala Vikipedio estas la sola reta senpaga enciklopedio verkita en la engala lingvo. Ĝi ankaŭ estas unu el la plej grandaj bengallingvaj enhav-rilataj retejoj en interreto.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj