Benjamin Pavard
Benjamin Pavard estas franca futbalisto. Li naskiĝis la 28-an de marto 1996(nun 1996-03-28), do nun estas 28-jara.
Ekde la jaro 2017 li estas membro de la franca nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li interalie kunkonkuris pri la Futbala Mondpokalo 2018 en Rusio, matĉe li tie rekoneblis per la numero "2" - same en la Futbala Mondpokalo 2022.