Berivoi
Berivoi [berivoj] (hungare Nagyberivoj, germane: Berwein) estas vilaĝo en Rumanio sude de Făgăraş. En 1910 ĝi nombris 658 loĝantojn (rumanoj), en 1992 712. Ĝia unua skriba mencio estis en 1511. Ĝis 1919 apartenis al Hungario (Fogaras vármegye). En 1964 ĝi unuiĝis kun Berivoii Mici, kiu havis en 1910 854 rumanajn loĝantojn. Administre ĝi apartenas al Recea.
Fonto
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
Eksteraj ligiloj
- Administra mapo de distrikto[rompita ligilo]
- Popolnombrado 2002
- Interaga mapo de distrikto