Berlin-Lichtenberg
Tiu ĉi artikolo temas pri unu el pluraj loĝlokoj de la nomo Lichtenberg. Vidu la apartigan liston Lichtenberg. |
Berlin-Lichtenberg | |||||
---|---|---|---|---|---|
distrikto de Berlino vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 275 142 (2015) [+] | ||||
Loĝdenso | 5 280 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 52° 32′ N, 13° 30′ O (mapo)52.53333333333313.5Koordinatoj: 52° 32′ N, 13° 30′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 52,11 km² (5 211 ha) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Lichtenberg (district of Berlin) [+] | |||||
Lichtenberg urbodistrikto de Berlino |
||
---|---|---|
Lichtenberg [LIŜtenberk] estas unu el 12 urbodistriktoj de Berlino, la ĉefurbo de Germanio. La urbodistrikto kovras areon de 52,29 kvadrataj kilometroj kaj fine de novembro 2009 havis 259 563 loĝantojn - tio rezultigas loĝdenson de 4 961 loĝantoj po km². La distrikto Lichtenberg inter la jaroj 1949 kaj 1990 situis en orienta Berlino, la ĉefurbo de GDR. En la reunigita urbego ĝi troviĝas oriente de la urbocentro, proksimume same for de la norda kaj suda urbolimo. Centro de la urbodistrikto estas la samnoma urba kvartalo Lichtenberg, kaj senpere najbaras la pli suda kvartalo Rummelsburg, kie situas interalie la urba Zamenhof-parko.
Partneraj urboj
Białołęka, la plej norda urbodistrikto de Varsovio en Pollando, ekde la 22-a de aŭgusto 1995,
Kaliningrada provinco en Rusio, ekde la 26-a de aprilo 2001,
kvina urbodistrikto de Maputo en Mozambiko, ekde la 22-a de aŭgusto 1995,
Distrikto Hajnovska en Pollando, ekde la 21-a de septembro 2001,
Jurbarkas en Litovio, ekde la 29-a de oktobro 2003,
Aleksandrio en Egiptio (en preparo).
Literaturo
- (eo) Fritz Wollenberg, De Zamenhofparko al Rummelsburger See / Vom Zamenhofpark zum Rummelsburger See, Vojaĝo tra Berlino kaj ĝia Esperanto-kulturo / Reise durch Berlin und seine Esperanto-Kultur, Eldonejo Fritz Wollenberg, 2021. Dulingva, kolorilustrita urbogvidilo, ISBN 9783982396507.
- (de) Jürgen Hofmann: Lichtenberg – Kurze Geschichte eines Berliner Bezirks, Bezirksamt Lichtenberg von Berlin (Hrsg.), Berlin 2013, ISBN 978-3-00-043170-8.
|