Bexley estas urbodistrikto (angleborough) de Granda Londono, ĉe la orienta rando de la teritorio. Ĝi situas proksimume 21 kilometrojn sudoriente de la pleja urbokerno de Londono kaj ties plej malnova kvartalo, simple nomata City. Laŭ la stato de 2018, en la urbodistrikto vivis 247 258 loĝantoj sur areo de 60,58 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 082 loĝantoj/km². Norde la urbodistrikton limigas la Tamizo.