Biŝarenoj

Biŝarenoj
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
Religio
vdr

La biŝarenoj estas sunaa muslima tribo de la etno beĝaoj en la orienta parto de la Nubia dezerto en Sudano. Ili vivas en Atbai inter la rivero Nilo kaj la Ruĝa Maro, norde de la amararoj kaj sude de la ababdoj. La biŝarenoj estas proksimume 42.000 homoj.

La biŝarenoj bredas brutojn: kamelojn, ŝafojn, kaprojn, bubalojn kaj bovojn. La biŝarenoj loĝantaj laŭlonge de la Nilo estas agristoj; ili plantas kotonon, sukerkanon, grenon, durumon, tritikon, sezamon, fruktojn kaj legomojn kaj ili bredas kortbirdojn.

Eksteraj ligiloj