Billings estas urbo en subŝtato Montano situanta en la sud-centra parto de Usono, kaj la kantona sidejo de la kantono Yellowstone. Oni nomumis la urbon pri Frederick H. Billings, prezidento de la Norda Pacifika Fervojo. Tra la urbo fluas la Rivero Yellowstone.
Pli frue indianoj loĝadis tie. En 1806 eŭropano William Clark vojaĝis tra la regiono. Billings estis fondita en 1877. En 1882 la alveninta fervojo portis evolueblecon. Poste la urbo tiel kreskis, ke ĝi ekhavis la loknomon "La Magia Grandurbo" pro la magia evoluo. Inundo okazis en 1937. Post la 2-a mondmilito Billings iĝis financa, medicina kaj kultura centro en la regiono.