Bischofshofen situas en la valo de Salzach, ĉe la disbranĉejo de la valo Fritztal. Ĉirkaŭate de montoj, ĝi estas grava vintrosportejo, unu el la stacioj de Vierschanzentournee.
Ĉar la du valoj ĉe Bischofshofen estas gravaj trafikaj vojoj tra la Alpoj, la urbon preterpasas la aŭtovojo A 10 (Tauern-aŭtovojo inter Salzburg kaj Villach; parto de E 55) kaj la fervojo inter la samaj du urboj. La fervojo restas en la sud-norda valo de Salzach, dum la aŭtovojo, venante de nordo, iras orienten tra Fritztal.