Blankverta emberizo
Blankverta emberizo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Blankverta emberizo, masklo
Ino
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Emberiza leucocephalos (Gmelin,SG, 1771) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Blankverta emberizo, Emberiza leucocephalos, Emberiza leucocephalus, aŭ Emberiza leucocephala, estas birdo de la genro de emberizoj el la ordo de paseroformaj birdoj kaj genro de la familio de Emberizedoj kiu iam estis enmetitaj en Fringedoj.
Reproduktado kaj habitato
La Blankverta emberizo reproduktiĝas en multo de moderklimata Azio, migras suden al centra Azio, norda Barato kaj suda Ĉinio vintre. Ĝi estas komuna en ĉiaj tipoj de malfermaj teroj kun iom de arbustoj aŭ arboj, inklude kultivejoj, sed havas pli grandan preferon por malferma arbaro (kutime de pino) ol la tre proksime rilata Flava emberizo. Ĝi estas rara vaganto al okcidenta Eŭropo, sed ofte vintras en nordorienta Italio kaj Toskanio.
Aspekto kaj kanto
La Blankverta emberizo estas fortika 16-17.5 cm longa birdo, kun hela dika beko de semomanĝantoj. Temas pri specio kun seksa duformismo. La masklo havas blankajn kronon kaj vangojn, kaj brunajn frunton kaj gorĝareon kiuj sekvas kiel larĝaj zonoj al nuko, blankan kolumon (nekompletan sed tre markatan en supra brusto), sube brunan striecon en brusto kaj flankoj, blankan ventron kaj tre striecan brunan dorson. La blanka krono nomigas la specion laŭ la komuna nomo kaj laŭ la latina scienca nomo kie leucocephalos estas kunmetaĵo de du radikoj el la antikva greka kiuj signifas respektive "blanka" kaj "kapo"; tamen tiu aperas foje kiel leucocephalus aŭ kiel Emberiza leucocephala. La ino estas multe pli senkolora kaj pli strieca en subaj partoj. Nereprodukta plumaro estas kiel tiu de la Flava emberizo, sed kun flava koloro anstataŭata de blanka.
La kanto kaj alvoko estas kiel tiuj de la Flava emberizo.
Aspekto de la hibridoj de Blankverta emberizo × Flava emberizo
Hibridoj inter Blankverta emberizo kaj Flava emberizo montras mikson de karakteroj. Unu el tiaj birdoj, vaganta en Suffolk, Anglio en 1982, la "Emberizo de Sizewell", estis dokumentata kaj ilustrata per fotoj en la gazeto British Birds [1]
Oni starigis ian dubon pri maskloj kiuj ŝajnas puraj ekzempleroj de Blankverta emberizo, sed montras flavajn unuarangajn bordojn. Dekomence en Britio, tiuj estis konsiderataj kiel verŝajnaj hibridaj birdoj, kaj ne akceptitaj de la Komitato pri Raraj Britaj Birdoj (). Temen el 2004, BBRC konsideris tiujn birdojn kiel akcepteblaj se konsideri la jenajn kondiĉojn:[2]
- bridoj devas ne esti brunaj, ne nigraj aŭ grizaj
- la gorĝareo devas esti etende bruna, sen malhela subgorĝa linio aŭ pala submustaĉa linio
- la superokula strio devas esti bruna aŭ griza, sed ne blanka
- ne devas esti flava en kapo, aŭ ie ajn escepte en unuarangaj bordoj
Dieto
La natura manĝo de la Blankverta emberizo konsistas el insektoj dum idomanĝigado kaj el semoj krome. La nesto estas surgrunda. La ino demetas 4 al 6 ovojn, kiuj montras la harŝajnajn markojn karakterajn de emberizoj.
Bildaro
-
masklo
-
ino
Referencoj
Eksteraj ligiloj
- OBC Arkivigite je 2007-10-24 per la retarkivo Wayback Machine Ses fotoj (rigardu sube).
|