Blubarba abelmanĝulo
Blubarba abelmanĝulo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Blubarba abelmanĝulo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Nyctyornis athertoni (Jardine & Selby, 1830) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Blubarba abelmanĝulo Nyctyornis athertoni estas granda specio de abelmanĝulo, tio estas birdo de la familio de Meropedoj, kiu troviĝas en Suda Azio kaj pli precize en la Malaja regiono, Hindoĉinio kaj ĝis sudokcidenta Barato, nome Okcidentaj Ghatoj kaj Nepalo. Tiu specio troviĝas en malferma kamparo en makuloj de densa arbaro.
Aspekto
Malkiel aliaj abelmanĝuloj, tiuj ne estas tiom kolorplenaj birdoj ĉar la koloroj estas pli simile malintensaj (malhelaj), sed kiel ĉe aliaj abelmanĝuloj estas birdoj kun longaj vostoj, longaj subenkurbitaj kaj akrapintaj bekoj kaj pintaj flugiloj. Ili estas grandaj abelmanĝuloj, ĝenerale verdaj, kun blua makulo el la subbeko kiu etendiĝas al suba gorĝo kvazaŭ formante la “barbon”, kiu nomigas la specion.
Subspecioj
- Nyctyornis athertoni athertoni
- Nyctyornis athertoni bartletti
- Nyctyornis athertoni brevicaudata
Kutimoj
Kiel aliaj abelmanĝuloj, ili manĝas ĉefe insektojn, nome abeloj, vespoj kaj krabroj, kiuj estas kaptataj dumfluge el gvatejoj kaŝitaj inter foliaro. Ili ĉasas solaj aŭ en paroj, plie ol en aroj, kaj sidas senmove dumlonge antaŭ persekuti sian predon.
Kiel aliaj abelmanĝuloj, ili nestumas en tuneloj ene de sablaj riverbordoj, sed ne formas koloniojn.
Referencoj
- BirdLife International (2004). Nyctyornis athertoni. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 06a Majo 2006. Ne minacata