Bluflugila kukabarao
Bluflugila kukabarao | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Bluflugila kukabarao, masklo
Bluflugila kukabarao, ino
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Dacelo leachii (Vigors & Horsfield, 1826) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Bluflugila kukabarao aŭ Bluvosta kukabarao, Dacelo leachii estas unu el la plej malgrandaj specioj de kukabaraoj, tio estas birdoj de la familio de Halcionedoj, ĉirkaŭe 40 cm longa.
Aspekto
Ĝi estas simila al la Komuna kukabarao, sed havas helkoloran okulon, ne havas traokulan strion, kaj havas pli da bluo en flugiloj ol la aliaj specioj de tiu genro. Ankaŭ la vosto estas blua, anstataŭ ruĝbruna kun strioj, kiel ĉe la Komuna kukabarao, sed la vostofino ĉe tiu ĉi specio estas ankaŭ blanka, sed eĉ pli rimarkinde. La beko estas simila: fortika, hela supre, malhela sube; kaj ankaŭ la ĝenerala koloro estas simila: malhelbruna en dorso kaj kremokolora ĝenerale.
Aliaj
La Bluflugila kukabarao havas distribuon el suda Novgvineo kaj la plej humidaj partoj de norda Aŭstralio, al suda Kvinslando tra la Supra Fino, kaj tiom malproksime sude en marbordo de Okcidenta Aŭstralio kiom ĝis la areo de la golfeto Shark.
La scienca nomo rememoras la britan zoologon William Elford Leach.
Disvastigita kaj komuna tra sia granda teritorio, la Bluflugila kukabarao estas klasita kiel Malpli Zorga ĉe la IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.
Subspecioj
- Dacelo leachii cervina
- Dacelo leachii cliftoni
- Dacelo leachii intermedia
- Dacelo leachii kempi
- Dacelo leachii leachii
- Dacelo leachii occidentalis
- Dacelo leachii superflua
Referencoj
- BirdLife International (2004). Dacelo leachii. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 Majo 2006. Ne Minacata
Eksteraj ligiloj
- BirdLife Specidatumbazo Arkivigite je 2007-09-29 per la retarkivo Wayback Machine
- IUCN Ruĝa Listo