Bobří potok
Bobří potok | |
esperante: Kastora rojo | |
rojo | |
Bobří potok kaj ĝia akvofalo
| |
Oficiala nomo: Bobří potok | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regionoj | Regiono Ústí nad Labem, Regiono Liberec |
Distriktoj | Distrikto Děčín, Distrikto Česká Lípa |
Historia regiono | Bohemio |
Montaro | Bohemia mezmontaro |
Trarompejo | Mnichova breĉo |
Fontrivero | Bobří potok |
- situo | deklivo de Buková hora ĉe Příbram, Bohemia mezmontaro
|
- alteco | 594 m |
- koordinatoj | 50° 40′ 17″ N 14° 14′ 23″ O / 50.67139 °N, 14.23972 °O (mapo) |
Enfluejo | Robečský potok |
- situo | Novozámecký rybník ĉe Zahrádky
|
- alteco | 258 m |
- koordinatoj | 50° 37′ 37″ N 14° 33′ 05″ O / 50.62694 °N, 14.55139 °O (mapo) |
Suma longo | 28,1 km (17 mi) |
Suma akvokolektejo | 126,9 km² (12 690 ha) |
Trafluo | |
- mezproksima | 0,71 m³/s |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Hidrologia vico | 1-14-03-070 |
Situo de la fonto enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Bobří potok | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Bobří potok (esperante: Kastora rojo) estas akva fluanto apartenanta en akvokolektan areon de rivero Ploučnice en nordo de Bohemio. Ĝi trafluas tra distrikto Děčín kaj distrikto Česká Lípa sur dislimejo de Regiono Ústí nad Labem kaj Regiono Liberec. Ĝi fontas sub monto Buková hora en Bohemia mezmontaro, ĝi akvigas survoje sistemon de Holanaj fiŝlagoj kaj finas en Novkastela fiŝlago proksime de municipo Zahrádky en ĉirkaŭaĵo de Česká Lípa.
Priskribo de la fluo
Ĝi fontas en alteco 594 m s. m. sub monto Buková hora sur katastro de vilaĝo Příbram. Ĝi trafluas unue direkte al oriento tra Příbram, Verneřice, Loučky, ĝi kreas akvofalon Bobří vodopád en naturmemorindaĵo Bobří soutěska, poste ĝi turniĝas al sudo tra Kravaře. Ĉi tie ĝi denove returniĝas al la oriento tra vilaĝoj Sezímky kaj Stvolínky. Malantaŭ ili ĝi akvigas vicon da malsekejoj kaj fiŝlagoj – Dolanský, Hrázský, Milčanský kaj Holana fiŝlago (vidu Holanajn fiŝlagojn). Proksime de municipo Zahrádky ĝi kuniĝas kun rojo Dolský potok kaj akvigas de sudo la protektitan Novozámecký rybník (nacia naturrezervejo en Ĉeĥio), kien ĝi alfluas tra Mnichova breĉo ĉe Zahrádky. Tie ĝiaj akvoj finiĝas. Fiŝlago Novozámecký rybník estas akvigata ankaŭ de Robečský potok de oriento, forfluo el ĝi tra Novkastela trarompejo estas nomita kiel daŭrigo de rojo Robečský potok. Tiu malantaŭ Česká Lípa ĉe dubica sablominejo el la maldekstra flanko enfuiĝas ĝis Ploučnice, kiu poste tranĉas la orientan parton de Bohemia mezmontaro kaj celas al nordokcidento al kunfluejo kun rivero Elbo en Děčín.
La akvokolekta areo estas 126,9 km², la longeco de la fluanto 28,1 km, mezproksima trafluo ĉe enfluejo 0,71 m³/sec.
Uzo
La supra parto de la rojo estas en zorgo de fiŝkaptista regiono MO ČRS Děčín, ĝi estas markita kiel protektita truta akvo n-ro 443 061 kun malpermeso de fiŝkaptado. Poste ĝi estas en zorgo de MO ČRS Žandov (443060). La akvigata sistemo de Holanaj fiŝlagoj havas diversajn proprumantojn.
Inundoj
La rojo de tempo al tempo venas ĝis la 3-a inunda grado kaj ĝi inundigas municipojn sur ĝia fluo.