Bogen estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Straubing-Bogen (kies nomo mencias la distriktan centron Straubing, kiu mem tamen estas eksterdistrikta urbo kaj sekve ne apartenas al la distrikta teritorio, kaj due la nomon de la urbo Bogen) kaj en la distriktaroMalsupra Bavario de la federacia landoBavario. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 10 278 loĝantojn. Ĝis administra reformo de la jaro 1972 la urbo estis la centro de propra distrikto, nomata laŭ la urbo, kaj havis apartan regionan aŭtokodon BOG.