Bojná
Bojná | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 956 01 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 2 028 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 60 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 35′ N, 18° 3′ O (mapo)48.5761111118.05666667Koordinatoj: 48° 35′ N, 18° 3′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 202 m [+] | ||
Areo | 33,81 km² (3 381 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bojná [+] | |||
Bojná, hungare Nyitrabajna [njitrabajna] estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Nitra, en Distrikto Topoľčany. Ĝis 1877 la oficiala hungara loknomo estis Bajna, poste pro peto de poŝto la vilaĝo ricevis pli kompletan nomon. Ankaŭ proksima vilaĝeto apartenas al la municipo.
Bazaj informoj
- Areo: 34km²
- Supermara alteco: 202 m
- koordinatoj: 48° 34′ 30″ N 18° 03′ 30″ O / 48.57500 °N, 18.05833 °O (mapo)Koordinatoj: 48° 34′ 30″ N 18° 03′ 30″ O / 48.57500 °N, 18.05833 °O (mapo)
- Loĝantaro: 1970
- Poŝtkodo: 956 01
- Aŭtokodo: TO
- Telefonprefikso: 38
Situo
Bojná situas en valo de rojo, laŭ flankovojoj. Topoľčany troviĝas 8 km-ojn.
Historio
Laŭ arkeologoj la loko estis slava centro. La unua mencio pri la vilaĝo devenis el 1424 laŭ tiama hungara ortografio "Bayna". En 1787 vivis tie 1118 homoj en 174 domoj. Inter 1801-1848 la komunumo havis la titolon kampurbo. En 1910 loĝis en Nyitrabajna 1663 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Nagytapolcsány, poste al Ĉeĥoslovakio, inter 1938-1944 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Bojná 1969 homoj, (1944 slovakoj, 9 ĉeĥoj, 4 kroatoj, 3 hungaroj kaj aliaj).
Vidindaĵoj
- romkatolika, iam gotika preĝejo omaĝe al Ĉiuj Sanktuloj, en 1788 klasikismiĝis
- kapelo omaĝe al Dipatrino (Sepdolora) de 1741
- kapelo memore al Urbano la 1-a
- kolono pri Dipatrino (Maria) de 1850
- renesanca kastelo el la 17-a jarcento, en 1817 trakonstruiĝis
Famuloj
En la iama Nyitrabajna naskiĝis hungara komponisto Artúr Harmat.