Bombardado de Prago (1945)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/7d/Emazy.png/220px-Emazy.png)
La Bombardado de Prago okazis proksime de la fino de la Dua Mondmilito nome la 14an de februaro, 1945, kiam fortoj de la Usona Aerarmeo faris aeratakon super Prago. La urbo estis la ĉefurbo de Ĉeĥoslovakio kaj (ekde la Nazia okupacio en 1939) la ĉefa urbo de la Protektorato Bohemio kaj Moravio. Laŭ usonaj pilotoj, temis pri rezulto de navigacia eraro: samtempe, estis okazanta amasa bombado de Dresdeno, 120 km nordokcidente el Prago.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/6a/Emauzy_kostel_PM_1.jpg/170px-Emauzy_kostel_PM_1.jpg)
Kvardek usonaj bombaviadiloj Boeing B-17 Flying Fortress de la 8a Usona Aerforto faligis ĉirkaŭ 152 tunojn de bomboj sur multajn loĝatajn areoj de Prago. La amasa bombado frapis Vyšehrad, Zlíchov, Karlovo náměstí, Nusle, Vinohrady, Vršovice kaj Pankrác. La bombado rezultis en la mortoj de 701 personoj kaj la vundigo de 1184. Ĉirkaŭ cento da domoj kaj de historiaj lokoj estis tute detruitaj kaj aliaj ducent estis akre damaĝitaj. Ĉiuj mortintoj estis civiluloj kaj neniu el la fabrikoj de la urbo, kiuj estis utilaj al la germana armeo Wehrmacht, estis damaĝitaj.
Multaj domoj kaj naciaj lokoj estis detruitaj, por ekzemplo la Emaus-monaĥejo, la Faust-domo kaj la Vinohrada Synagogo. Kelkaj el plej famaj modernaj konstruaĵoj de Prago, kiel la Dancing House aŭ la Emaus-preĝejo, estis konstruitaj en lokoj kie bomboj estis detruintaj antaŭe ekzistantajn konstruaĵojn.
Bibliografio
- PLAVEC, Michal. Strach nás ochromil: tragický nálet na Prahu 14. února 1945 v souvislostech. Cheb: Svět křídel, 2012. ISBN 978-80-87567-03-6 (váz.).
- PLAVEC, Michal. Kravavá Popeleční středa 1945. Lidové noviny. 2015-2-9.
- PLAVEC, Michal, VOJTÁŠEK, Filip, KAŠŠÁK, Peter. Praha v plamenech. Cheb : Svět křídel, 2008.
- UHLÍŘ, Jan Boris. Bomby na Prahu. Praha: Prostor 2011
Dua Mondmilito | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Okcidenta Eŭropo · Orienta Eŭropo · Afriko · Proksima Oriento · Mediteraneo · Azio kaj Pacifiko · Atlantiko | ||||||||||||||||
Signifaj partoprenantoj |
Aspektoj | |||||||||||||||
Ĝis 1945 krom alie indikitaj.
Ĉefaj kunmilitantoj en kurzivo. |
Preludo 1937 1939 1940 1941 |
1943 1944 1945 • Listo de bataloj Sekvoj kaj konsekvencoj |
• atako al Pearl Harbor Civilaj influoj kaj kruelaĵoj | |||||||||||||
Aliancanoj | Akso | |||||||||||||||
en milito de 1937 enpaŝis en 1939 enpaŝis en 1940 |
enpaŝis en 1941 enpaŝis en 1943 • aliaj |
en milito de 1937 enpaŝis en 1940 enpaŝis en 1941 enpaŝis en 1942 enpaŝis en 1943 | ||||||||||||||
• Aliancanaj gvidantoj | ||||||||||||||||
Rezistmovadoj | ||||||||||||||||
Listoj | ||||||||||||||||
Kategorio · Temoj · Interkonsentoj | ||||||||||||||||
1 Antisoveta. |
|