Borahonogur

Borahonogur | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
municipo de Okcident-Bengalio urbego ![]() | |||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 245 213 (2011) [+] | ||||
Loĝdenso | 34 440 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 22° 38′ N, 88° 22′ O (mapo)22.6488.37Koordinatoj: 22° 38′ N, 88° 22′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 12 m [+] | ||||
Areo | 7,12 km² ( 712 ha) [+] | ||||
Horzono | Barata norma horzono [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Borahonogur bengale: বরানগর estas urbego kaj municipo en orienta Barato, en subŝtato Okcidenta Bengalio, en distrikto Norda 24 Parganas. La urbego apartenas al Urbaro de Kolkato.

Etimologio
La loknomo venas de la bengala esprimo kun la signifo "urbo de la porkoj". Vojaĝisto vizitis la areon en 1676. Laŭ li porkejo funkciis ĉi tie, proksimume 3 mil da porkoj jare estis buĉitaj kaj salitaj por eksporto.
Demografio
En 2011 Borahonogur havis 245 213 da loĝantoj kun legopovo 91%, signife pli alta, ol la tutlanda mezumo. Borahonogur atingis la internacian kvalifikon urbego (pli granda, ol cent mil) en fino de la 1950-aj jaroj.
Geografio
Borahonogur situas laŭ la maldekstra bordo de rivero Hugli (kontraŭe etendiĝas Balli) sur ebenaĵo en averaĝa alteco de 12 m super la marnivelo. Hugli estas atingebla per ponto. Kamarati, Panihati, Norda Dumdum, Suda Dumdum kaj Barakpur kontaktiĝas kun Borahonogur. Kamarati, Norda Dumdum, Barakpur kaj Balli troviĝas po 4, Suda Dumdum kaj Haora po 5, Panihati 6, subŝtata ĉefurbo Kolkato 9, Serampore 12, distrikta sidejo Barasat 31, tutlanda ĉefurbo Delhio 1300, Mumbajo 1667 kilometrojn (aere) [1].
Historio
La favora loko por kargado sur la bankoj de la rivero kreis komercan lokon de portugaloj kaj nederlandoj en la 16-a kaj 17-a jarcentoj. Inter 1795-1947 dominado de britoj okazis. La municipo estis establita en 1869.

Ekonomio
Borahonogur estas grava industria urbego kun produktado de maŝinoj, kemiaĵoj, ricinoleoj, alumetoj kaj kotonaĵoj. Menciindas la libropresado.
Lingvoj
La oficiala lingvo en Borahonogur estas la bengala kaj la angla lingvoj.
Religio
En Borahonogur vivas plejparte hinduoj (95%), poste islamanoj (3%), sikoj (1%), iomete aliaj religioj.
Eduko


Borahonogur estas hejmo de la Barata Statistika Instituto establita en 1931, krome aliaj altlernejoj funkcias en la urbego.
Klimato
Laŭ klimato de Borahonogur estas la sama, ol la proksima Kolkato. En la plena jaro pluvas po 1770 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen plej ofte inter majo-oktobro pro la musono.
Trafiko
Inter Balli kaj Borahonogur estas 2 pontoj (fervoja/ponta) tute apude tra la rivero. La urbego havas stacidomon kaj 2 metroajn haltejojn el Kolkato. Krom la 2 ĉefvojoj pro la kontaktiĝoj stratoj de la najbaraj komunumoj kunplektiĝis. La plej proksima flughaveno (ankaŭ internacia) funkcias malantaŭ Norda Dumdum. Sur la rivero precipe boatoj trafikas.
Vidindaĵoj

- pluraj preĝejoj
Fontoj
- WikiTrans
