Bosut
Bosut, serbe Босут, hungare Boszut [bosut] estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojevodio, en distrikto Srem (regiono), en municipo de Sremska Mitrovica.
Bazaj informoj
- Areo: 33 km²
- Koordinatoj: 44°55′34″N 19°21'27″E
- Alto super marnivelo: 78 m
- Loĝantaro: 1130
- Poŝtkodo: 22217
- Telefonprefikso: 22
- Aŭtokodo: SM
Situo
Bosut situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ rivereto same tiel nomata Bosut.
Historio
Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Aŭstrio-Hungario, al Szerém, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. Dum la 2-a mondmilito la vilaĝo apartenis al tiam sendependa Kroatio. En 2002 loĝis en Bosut 1139 homoj, (952 serboj (84 %), 4 kroatoj, po 2 jugoslavianoj kaj hungaroj ktp).