Botshabelo
Botshabelo | |||
---|---|---|---|
Getourbo vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 9781 | ||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 29° 14′ S, 26° 44′ O (mapo)-29.23305555555626.733055555556Koordinatoj: 29° 14′ S, 26° 44′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 1 423 m [+] | ||
Areo | 103,98 km² (10 398 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Botshabelo, Free State [+] | |||
Botshabelo estas grandurbo en Sud-Afriko, en provinco Liberŝtato. La loknomo signifas: "loko de rifuĝo".
Bazaj informoj
- Areo: 229 km²
- Loĝantaro: 447.603 (en 2012)
- Supermara alteco: 1423 m
- Horzono: UTC +2 h
- Poŝtkodo: 9781
- Telefonkodo: 051
Geografio
Botshabelo situas sur altebenaĵo en la meza parto de la lando en proksimeco de Lesoto. Bloemfontein troviĝas 53, Johanesburgo 363, Pretorio 419, Durbano 420, Port Elizabeth 538, Kaburbo 944 km. La urbo etendiĝas en proksimeco de ĉefvojo Bloemfontein-Maseruo.
Historio
Botshabelo estis fondita en 1976 por nigruloj laŭ la rasapartismo. En 1979 la polico rompis la setlejon, sed oni fondis lokon ĉe bieno nomita Onverwacht, kie la nova urbeto estis konstruita. Baldaŭe la nomo Onverwacht komencis malaperi kaj la homoj komencis voki ilian lokon Botshabelo.
Ekonomio
Botshabelo ekde sia komenco estas restadejo por nigruloj laborante en Bloemfontein. Ekde tiam estis 140 fabrikoj lokitaj, ĉefe de la tekstila industrio.
Klimato
En Botshabelo la averaĝa temperaturo varias inter 7-21 °C, en januaro la varmo kulminas kaj en julio malkulminas. Jare pluvas po 589 mm, en ĉiuj monatoj pluvas. En februaro la pluvo kulminas.
Interesaĵoj
En la proksimeco situas Rustfontein Akvorezervujo kaj Rustfontein Naturo Rezervejo.
Fontoj
- Angla kaj germana Vikipedioj
- mapo, distancoj Arkivigite je 2010-08-17 per la retarkivo Wayback Machine
- loĝantaro
- vetero