Bouda (artileria fuortaro)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bouda |
Artileria fuortaro Bouda | |
ĉeĥe Dělostřelecká tvrz Bouda | |
muzeo (fuortaro) | |
Enireja objekto K-S 22a "Krok"
| |
Oficiala nomo: Dělostřelecká tvrz Bouda | |
Lando | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Regiono Pardubice |
Distrikto | Distrikto Ústí nad Orlicí |
Parto de | Bouda |
Montaro | Orlica montaro |
Situo | Bouda |
- koordinatoj | 50° 04′ 09″ N 16° 40′ 37″ O / 50.06917 °N, 16.67694 °O (mapo) |
Por publiko | jes |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Vikimedia Komunejo: Bouda (fortress) | |
Retpaĝo: www.boudamuseum.com | |
Portalo pri Ĉeĥio |
Bouda | ||
---|---|---|
Bazaj indikoj | ||
Objektoj de fuortaro | K-S 21 Kazi K-S 22 Horymír K-S 22a Krok K-S 23 Teta K-S 24 Libuše | |
Aliaj nomoj | Baudenkoppe | |
Komandantoj kaj soldatoj | ||
Komandanto | pplk. Jan Špale | |
Hom-ekipo | 316 viroj + duonroto de infanterio, sume proksimume 400 viroj | |
Konstruado | ||
Konstru-firmao | Ing. Zdenko Kruliš, Praha II |
La artileria fuortaro Bouda (ĉeĥe Dělostřelecká tvrz Bouda, legu Boŭda) situas sur monto Bouda kaj ĝi apartenas inter kvin konstrue finitaj fuortaroj de la ĉeĥoslovaka fortikaĵsistemo, ĝi ja apartenis al la malplej grandaj fuortaroj kun la malplej nombra fuortara artilerio, sed ĝi tamen priregis el la alia – okcidenta flanko la tutan vastan valon ĉirkaŭ urbo Králíky. Ĝi estis konstruita en montaro Orlica montaro en la samnomata monto (antaŭe Baudenkoppe – hodiaŭ Bouda) super vilaĝo Těchonín, en malfacile alirebla tereno sur descenda montodorso, proksimume 6,5 km de urbo Jablonné nad Orlicí. La fuortaro ensumigas en sia konsisto kvin pezajn fuortojn. Tio estas la jenaj fuortoj, kiuj estis nomigitaj laŭ la ĉeĥaj mitoj:
- K S-21 „Kazi“ – infanteria fuorto;
- K S-22 „Horymír“ – artileria turniĝonta turo;
- K S-22a „Krok“ – enireja objekto;
- K S-23 „Teta“ – infanteria fuorto;
- K S-24 „Libuše“ – infanteria fuorto.
La subteraj spacoj kaj kunigkoridoroj de la fuortaro estas lokigitaj profunde sub tereno, por ke ili estu certigitaj kontraŭ kia ajn interveno de ekstere. La plej granda alteco de ŝtonmasivo estas super spaco de subtera kazerno – 50 ĝis 56 m. La batalobjektoj estas kunigitaj kun la subtera sistemo per profundaj liftŝaktoj kun perimetraj ŝtuparejoj superantaj grandan altecdiferencon, ekz. ĉe fuorto K S-24 „Libuše“ tio faras 30 m. La endanĝerigitaj muroj kaj la plafonoj de ĉiuj fuortoj de la fuortaro kreas ferbetono, kies dikeco estas 3,5 m.
La propra konstruado de la fuortaro komenciĝis la 1-an de oktobro 1936 kaj laboroj estis finigotaj precize post 20 monatoj, te. la 31-an de majo 1938.
Nuntempe fariĝis el la tuta fuortaro muzeo, troviĝanta en distrikto Ústí nad Orlicí, en arbaroj en Orlické hory. La muzeo estas vizitinda pro sia eksterordinara travivaĵo.
Rilataj temoj
Ĉirkaŭaĵo
|