Brütten
Brütten | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Zuriko |
Distrikto | Vinterturo |
Koordinatoj | 47° 28′ 23″ N 8° 40′ 28″ O / 47.47306 °N, 8.67444 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 28′ 23″ N 8° 40′ 28″ O / 47.47306 °N, 8.67444 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1880 |
Areo | 6,67 km² |
Alteco | 610 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8311 |
Komunumkodo | 0213 |
Brütten estas komunumo en la distrikto Vinterturo, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 1880 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio
Brütten situas okcidente de la urbo Vinterturo ĉe la trilimpunkto de la distriktoj Vinterturo, Bülach kaj Pfäffikon sur la akvodislimo inter Tössvalo kaj Glattvalo. En okcidento Brütten limas kun la komunumoj Oberembrach kaj Nürensdorf, en sudo kun Lindau ZH.
Trafiko
Per aŭtobusoj de la Zurika Trafik-Unio Brütten estas konektita kun Vinterturo kaj Bassersdorf.
Historio
La unua dokumenta mencio de Brütten datiĝas el la jaro 876 sub la nomo Pritta. En frua mezepoko la vilaĝo estis posedaĵo de la Monaĥejo Sankt-Galo. Ek de ĉirkaŭ la jaro 1000 post Kristo la komunumo tiam apartenis al la Monaĥejo Einsiedeln, kiu posedis influon en Brütten ankoraŭ ĝis la jaro 1832. Apartaĵo estis, ke eĉ post la reformacio la reformitaj pastroj de Brütten estis elektitaj de la abato de la Monaĥejo Einsiedeln el propono de tri personoj de la urbo Zuriko, kiu posedis ekde la 15-a jarcento la voktrajtojn pri Brütten.
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo de la komunumo Brütten
- Brütten en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
|