Braunau am Inn, pli mallonge Braunau estas urba komunumo en Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia landoSupra Aŭstrio kaj estas la administra centro de samnoma distrikto Braunau. Laŭ stato de la jaro 2018 en la komunumo vivis 17 095 loĝantoj sur areo de 24,84 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 688 loĝantoj/km².
Kiel la nomo indikas, Braunau am Inn situas laŭ la bordo de la rivero Inn. La rivero estas samtempe landlimo, kontraŭe Bavario troviĝas.
Esperanto
Distriktestro barono Hans Hammerstein iom interesiĝis pri Esperanto post propaganda parolado de s-ro Heiskov el Hellerup (Danujo) en 1929[1].
Historio
La unua mencio devenis el 1120 en formo "Prounaw". Dum la historio la urbo kelkfoje apartenis al Bavario. En 1874incendio, en 1954inundo okazis. Post la 2-a mondmilito Braunau apartenis al zono de Usono.