Brundorsa arbustosilvio
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Locustella castanea castanea
![]() Brundorsa arbustosilvio
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Bradypterus castaneus (Büttikofer, 1893) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Brundorsa arbustosilvio (Bradypterus castaneus, iam Turdinus castaneus) estas specio de birdoj de la familio de Megaluredoj iam lokataj en tiu de Silviedoj. Ĝi apartenas al genro de Arbustosilvioj aŭ bradipteroj kiu enhavas ĉefe speciojn de Afriko kaj Azio, kiel tiu ĉi.
Tiu specio estas Endemio kiu troviĝas nur en Indonezio.
Ĝi estas ĝenerale bruna birdo pli malhela supre kun blankeca gorĝo kaj malhela traokula strio kaj hela superokula strio. Ĝi estas tre distinga arbustosilvio sen konataj proksimaj parencoj. Oni sugestis, ke estus pli proksima al la B. accentor, sed tiu specio havas tre punktecajn subajn partojn kaj ne havas superokulan strion, tiele ke la simileco estas limigita. La raso musculus estas malmulte konata, kaj ties distingo el disturbans baze nur sur 2 aŭ 3 specimenoj devas esti pristudata.
Oni agnoskas 3 subspeciojn, kiuj estas la jenaj: castaneus (Büttikofer, 1893) – Sulaveso, disturbans (E. J. O. Hartert, 1900) - Buruo, en sudaj Molukoj kaj musculus (Stresemann, 1914) - Seramo, en sudaj Molukoj.
Referencoj
- BirdLife International 2004. Bradypterus castaneus[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 10an de julio 2007.
|