Buciumi [buĉumj] estas vilaĝo kaj komunuma sidejo en la distrikto Bacău (Rumanio), 5 km sude de Onești. La komunumo ekestis en 2005 per disiĝo de la vilaĝoj Buciumi kaj Răcăuți disde la komunumo Ștefan cel Mare, laŭ la leĝo n-ro 67 de 2005-03-23. Ĝi konsistas el la sidejo Buciumi kaj Răcăuți.
La orientan limon, kiu disigas ĝin de Ștefan cel Mare, formas la riveroj Trotuș kaj Bogdana[1].