Budești [budeŝtj] (hungare: Budfalva) estas komunumo en Rumanio sude de Sighetu Marmației. En 1910 ĝi havis 2 642 loĝantojn (rumanoj, germanoj, hungaroj), en 1992 2 948. Ĝia unua mencio estas el 1361. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Máramaros vármegye). Administre apartenas al ĝi la vilaĝo Sârbi.