Bukavu
Bukavu | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
limurbo oficiala urbego de Demokratia Respubliko Kongo ![]() | |||||
Administrado | |||||
Lando | ![]() | ||||
Provinco | provinco suda Kivuo | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 707 053 (2012) [+] | ||||
Loĝdenso | 11 784 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 2° 30′ S, 28° 52′ O (mapo)-2.528.866666666667Koordinatoj: 2° 30′ S, 28° 52′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 1 498 m [+] | ||||
Areo | 60 km² (6 000 ha) [+] | ||||
Horzono | Centr-Afrika Horzono [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Bukavu estas metropolo, ĉefurbo de la provinco Suda Kivuo, universitata urbo kaj ĉefdiocezo en Demokratia Respubliko Kongo (eksa Zairio). Ĝi situas en la ekstrema orienta parto de la lando, lime al Ruando. La limo al Burundo sudoriente ankaŭ distancas nur 44 kilometrojn.
Bazaj informoj
- Koordinatoj: 02° 30′ S 28° 52′ O / 2.500 °S, 28.867 °O (mapo)Koordinatoj: 02° 30′ S 28° 52′ O / 2.500 °S, 28.867 °O (mapo)
- Areo: 60 km²
- Loĝantaro: 806 940 en 2012
- Supermara alteco: 1498 m
- Horzono: UTC +2
Geografio
Bukavu situas sur altebenaĵo ĉe la plej suda bordo de la lago Kivuo en la orienta sekcio de la lando. Goma situas 101, Kisangani 528, Mbuji-Mayi 710, Lubumbashi 1030, Kinŝaso 1519, Boma 1793 km.
Historio
Bukavu estas parto de antikva reĝlando Bushi, kiun interrompis komence araboj, poste eŭropanoj en la 19-a jarcento. Tiam la loknomo estis "Rusozi". Bukavu estis establita en 1901 fare de la belgaj koloniaj aŭtoritatoj originale nomita Costermansville aŭ Costermansstad ĝis 1954. Ĝi havis elstaran eŭropan populacion sub la kolonia erao. Post la hombuĉado en Ruando, multe da rifuĝintoj alvenis. En 1996 jam en Demokratia Respubliko Kongo okazis ribelo kaj tendaroj de la rifuĝintoj estis atakitaj. En 2004 proksimume 16 000 virinoj estis seksperfortitaj en ununura semajno fare de soldatoj.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/01/La_cath%C3%A9drale_Notre-Dame_de_la_paix_de_Bukavu.jpg/280px-La_cath%C3%A9drale_Notre-Dame_de_la_paix_de_Bukavu.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/b9/Congo_Rep_Dem_carte.gif/270px-Congo_Rep_Dem_carte.gif)
Ekonomio
En Bukavu situas la plej granda fabriko "Pharmakina", kiu produktas gravajn medikamentojn. Ankaŭ la bieroproduktado estas menciinda.
Trafiko
La urbo havas flughavenon kaj boatoj trafikas sur la lago. Ĉefvojoj kuras al Goma, Ruando, Mbuji-Mayi kaj Lubumbashi.
Klimato
Bukavu situas en subtropika klimato. La temperaturo varias inter 19 kaj 22 °C. Jare pluvas po 1420 mm. La pluvo kulminas en marto kaj novembro, malkulminas en julio.
Vidindaĵoj
- katedralo
- Nacia parko proksime
Fontoj
- Angla kaj hungara Vikipedioj
- [1]
- mapo Arkivigite je 2014-02-24 per la retarkivo Wayback Machine
- vetero