Cabezas de Alambre
Cabezas de Alambre | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio ![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 05217 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 153 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 14 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 56′ N, 4° 51′ U (mapo)40.940277777778-4.8425Koordinatoj: 40° 56′ N, 4° 51′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 900 m [+] | ||
Areo | 11 km² (1 100 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Cabezas de Alambre [kaBEzas deaLAMbre] estas municipo en la nordo de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko La Moraña aŭ Komarko de Arévalo kaj al la jurisdikcia teritorio de Arévalo, en la nordo de la provinco. Cabezas de Alambre estas tradukebla maletimologie kiel Kapoj de dratoj, malfacile adaptebla kiel loknomo.



Geografio
Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 11,80 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 160 loĝantojn. Ĝi perdis 250 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 41 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Ĝi limas kun Donjimeno, San Vicente de Arévalo, Constanzana, Pedro-Rodríguez kaj Cabizuela.
Historio
En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).