Kanbero
Kanbero | |||
angle Canberra | |||
urbo | |||
Kanbero
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Canberra | |||
Lando | Aŭstralio | ||
---|---|---|---|
Federacia ŝtato | Aŭstralia Ĉefurba Teritorio | ||
Historia regiono | Ngunavaloj | ||
Montaro | Brindabella Ranges | ||
Konstruaĵoj | Turo Telstra, ANZAC Parade | ||
Rivero | Molonglo | ||
Situo | Kanbero | ||
- alteco | 700 m s. m. | ||
- koordinatoj | 35° 18′ 29″ S 149° 07′ 28″ O / 35.30806 °S, 149.12444 °O (mapo) | ||
Plej alta punkto | 888 | ||
- situo | Monto Majura | ||
Plej malalta punkto | 550 | ||
Areo | 814,2 km² (81 420 ha) | ||
Loĝantaro | 381 000 (31.03.2011) | ||
Denseco | 467,94 loĝ./km² | ||
Parkoj | Nacia parko Brindabella, Naciaj botanikaj ĝardenoj | ||
Estiĝo | 12-a de marto 1913 | ||
Horzono | AOST (UTC+10) | ||
- somera tempo | AOST (UTC+11) | ||
Poŝtkodo | TAS 7000 | ||
Situo enkadre de Aŭstralio
| |||
Vikimedia Komunejo: Canberra | |||
Retpaĝo: www.hobartcity.com.au | |||
Portalo pri Aŭstralio | |||
Kanbero estas la ĉefurbo de Aŭstralio (Commonwealth of Australia) kun 381,000 loĝantoj. Ĝi ne apartenas al iu ajn federacia ŝtato, sed formas Australian Capital Territory (ACT) (Aŭstralia Ĉefurba Teritorio).
Kanbero estas sidejo de katolika ĉefepiskopo kaj anglikana episkopo. En la urbo troviĝas ankaŭ diversaj sciencaj institutoj, naciaj universitatoj, ambasadejoj.
Kanbero estas planita ĉefurbo (fondita en 1913), kiu formis triangulon. Meze trovebla Burley Griffin- aŭ Gininderra-lago.
Kanbero estis elpensita kaj realigita de arĥitekto Burley-Griffin kiel ĝardena urbo. Konvene al la ideo, la urbo etendiĝas plate. La setleja surfaco de Kanbero estas tiel granda kiel tiu de Berlino, sed havas nur dekonon de la loĝantaro. Kelkaj relative aŭtonomaj urbopartoj estas Belconnen, Woden, Dunlop, Civic.
Kanbero estas la sola urbego de Aŭstralio, kiu kuŝas ne ĉe la maro. Onidire, oni intence establis la urbon post la trajektorio de la ŝipaj kanonoj. Aliaj onidiroj asertas, ke Melbourne kaj Sydney kandidatiĝis por la ĉefurbeco, sed oni ne elektis el ili, sed Kanberon duonvoje inter la du urboj.
Por ebligi propran aliron al la maro, oni aĉetis la teritorion ĉirkaŭ la golfo Jervis de Novsudkimrio en 1915. Kvankam Jervis Bay-Teritorio estas taksita kiel memstara federacia teritorio, oni rigardas ĝin el praktikaj kialoj plejofte kiel parton de ACT.
Por la turistoj estas interesa la Nacia Muzeo, la nova kaj malnova parlamentejo same kiel la Milita Monumento. La nova parlamentejo konstruiĝis sur monteto, kies kupolon, supraĵon oni antaŭ deprenis kaj al nova parlamenta konstruaĵo formis la artefaritan kupolon de la monteto. Tiu kupola tegmento estis kovrita per razeno, tiel oni povas piediri sur la verda monteto de la parlamentejo. Sur la monteto altas flagomasto kun la aŭstralia nacia flago.
Kanbero situas sur altebenaĵo (ĉ. 600 m super marnivelo). Vintre la temperaturo sinkas sub 0° Celsiuson kaj somere kompareble malpli varmega ol aliaj aŭstraliaj urbegoj (pleojofte maks. 30° Celsiuso).
En la jaroj 2002 kaj 2003, la urbon minacis brulo de la proksimaj arbaroj.
Vidindaĵoj
Konstruaĵoj kaj servoj
- Aŭstralia Akademio de Scienco
- Aŭstralia Nacia Universitato
- Komunuma Scienca kaj Industria Esplora Organizaĵo
- Nacia Biblioteko de Aŭstralio
- Universitato de Kanbero
Partneraj urboj
Inter la partneraj urboj de Kanbero estas:
Esperantistoj
- Hugh Malcolm;
- Marjorie Ellyard;