Cangjie (Eniga metodo)
Cangjie (ĉine 倉頡輸入法, pinjine: cāngjié shūrùfǎ) estas eniga metodo por enmeti ĉinajn signojn en komputilo. CHU Bong-Foo (朱邦復) el Tajvano (Respubliko Ĉinujo, RoĈ) eltrovis la Cangjie-on enigan metodon en 1976.[1] Ĝi estas populara en Honkongo kie oni kutime uzas tradician ĉin-skribon.
Komence estis eble nur enmeti tradiciajn signojn per la programo, sed nun ĝi jam estas alfarita al simpligitaj signoj.
Fontoj
- ↑ Chu Bong-Foo. Webster's Online Dictionary. Alirita 2012-05-20.
Bildaro
-
Komputila klavaro por Cangjie
-
Bildo de Cangjie