Carpentras
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Carpentras (stacidomo). |
Carpentras | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo en Francio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Statuso | Urbo | ||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Provenco-Alpoj-Bordo Lazura | ||||
Departemento | Vaucluse | ||||
Arondismento | Carpentras (ĉefurbo) | ||||
Kantono | Ĉefurbo de 2 kantonoj | ||||
| |||||
INSEE kodo | 84031 [+] | ||||
Poŝtkodo | 84200 | ||||
Kodo laŭ INSEE | 84031 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | s-ro Serge Andrieu 2020-2026 | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 30 854 (2022) [+] | ||||
Loĝdenso | 814 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 44° 3′ N, 5° 3′ O (mapo)44.0555.0480555555555Koordinatoj: 44° 3′ N, 5° 3′ O (mapo) | ||||
Alto | De 56 al 212 m | ||||
Areo | 37,92 km² | ||||
Horzono | UTC +1 (+2 somere) | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Carpentras [+] | |||||
Carpentras (okcitanlingve Carpentràs) estas mezgranda franca komunumo lokita en la departemento Vaucluse kaj en la regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura.
Fine de 2022 en la komunumo vivis 30 854 loĝantoj, kiuj nomiĝas en la franca Carpentrassiens.
Geografio
Carpentras estas la tradicia ĉefurbo de la natura kaj historia regiono Comtat Venaissin. Ĝi ĝuas sunbrilan klimaton, kaj la ĉirkaŭa areo estas famkonata pro siaj fruktoj kaj legomoj (interalie ĉerizoj, melonoj, abrikotoj...).
Ekzistas cetere pluraj vendoplacoj por trufoj.
Historio
Carpentras estis unue konita kiel Carpentoracte Meminorum, kaj sekve kiel Forum Neronis ("Forumo de Nerono").
Pli freŝdate, tiu malgranda urbo famiĝis pro la profano de sia tombejo je majo 1990. Tiu afero havis gravajn sociajn aŭ politikajn rezultojn en Francio.
Administro
Mandato | Nomo | Partio | |
---|---|---|---|
1953-1965 | Gabriel Jacotet | ||
1965-1987 | Maurice Charretier | ||
1987-2008 | Jean-Claude Andrieu | UMP | |
2008-2020 | Francis Adolphe | PS | |
2020-2026 | Serge Andrieu | ||
Antaŭaj urbestroj estas aldonindaj. |
Vidindaĵoj
- Katedralo Saint-Siffrein
- La urba pordo de Orange.
- Foiro de la Sankta Siffrein-tago
Lokaj famuloj
Esperantistoj
- Max Claude
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- Oficiala retejo
- TTT-ejo de turisma oficejo de la urbo Arkivigite je 2009-04-26 per la retarkivo Wayback Machine