Carrera Jeans
Carrera Jeans | ||
---|---|---|
negoco • entrepreno vd | ||
Dum | 28-a de januaro 1965 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | akcia kompanio | |
Sidejo | Verono | |
Lando | Italio | |
TTT | Oficiala retejo | |
Carrera jeans (prononciĝas [Karera Ĝins]) estas italia privatkompanio, kiu okupiĝas pri produktado kaj vendado de ĝinzoj. Carrera estas unu el la plej malnovaj registritaj markoj en Italio.
La nomo devenas de la hispana vorto Carrera, kiu signifas konkurado.
Spezo de la kompanio estas ĉirkaŭ 40 mln € (en 2013)[1]. Ĝi havas preskaŭ 6 mil kunlaborantojn.
Carrera Jeans estas investanto por aŭtosporto: la registrita marko Carrera estas oficiala sponsoro de aŭtokurado Formulo 1, la nomo CARRERA estas donita al unu el la plej konataj modeloj de Porsche 911. Ĝi investas ankaŭ en futbalo kaj bicikla sporto.
Historio
La Carrera jeans estis fondita en 1965 en Provinco de Verono (Italio) de Imerio Tacchella kaj du liaj fratoj: Tito kaj Dominico. Por pliproksimigi produktejojn al la krudaĵ-bazejoj oni transportis ilin al la ĉefaj landoj de kotonproduktado. Tamen loĝistiko kaj fina kontrolo okazas en Italio, por ke la kompanio povu garantii sufiĉan kvaliton de varoj.
En 2006 la gvidantaro de Carrera Jeans iniciatis produktadon de ĝinzoj, oportunaj por islamanoj[2][3].
Produktado kaj kontrolo
La ĉefa uzino situas en Taĝikio — unu el la plej gravaj landoj de kotonproduktado; ĝin posedas Carrera 93-procente kaj la Monda Banko — 7-procente[4].
La gvidantaro, kvalitkontrolanta fako kaj centro de desegnado situas en Caldiero (Verona)[5].
Vendado
Laŭ Sita Ricerca, Carrera okupas unu el la plej altaj pozicioj en italia merkato pri vendado de virĝinzoj[6]. En 2012 Carrera okupis 6 procentojn de la tuta italia vendistaro de viraj ĝinzoj[7].
Por la kompanio la ĉefa aĉetejo estas Italio, kie oni vendas 80%. Aliaj 20% eksportatas[7].
Strukturo de vendado:[7]
Varo | Ero |
---|---|
Viraj ĝinzoj | 70 % |
Virinaj ĝinzoj | 20 % |
Infana ĝinzvesto | 10 % |
Carrera posedas 30 vendejojn en Italio, 10 — eksterlande kaj preskaŭ 180 vendlokoj en diversaj vendejaroj[7].
Referencoj
- ↑ laŭ informo de itala eldonaĵo Il Sole24 Arkivigite je 2014-03-23 per la retarkivo Wayback Machine (itale)
- ↑ Italiener entwerfen erste Muslim-Jeans (germane)
- ↑ Последователи ислама в Европе будут носить мусульманские джинсы (ruse)
- ↑ Carrera in Tajikistan studia nuovi prodotti Arkivigite je 2014-03-23 per la retarkivo Wayback Machine (itale)
- ↑ Informo de Grand' Affi Arkivigite je 2014-06-20 per la retarkivo Wayback Machine (itale)
- ↑ Oficiala statistiko Arkivigite je 2014-03-22 per la retarkivo Wayback Machine de Sita Ricerca (itale)
- ↑ 7,0 7,1 7,2 7,3 Informo de FMAG Arkivigite je 2014-03-23 per la retarkivo Wayback Machine (itale)
Eksteraj ligiloj
- www.carrerajeans.com Ĉefa retejo angle
- www.carreranews.com Oficialaj novaĵoj (itale)
- www.carreraplay.ru Carrera Jeans en Rusio Arkivigite je 2014-03-23 per la retarkivo Wayback Machine, oficiala retejo (ruse)