Caulnes - prononco kon, jen france, bretone Kaon - estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Côtes-d'Armor (jen france, bretone Aodoù-an-Arvor), “marbordoj de la lando ĉe la maro”, en la regiono Bretonio (france Bretagne, bretone Breizh). Laŭ la stato de 2022 en la komunumo vivis 2 506 loĝantoj sur areo de 31,36 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 80 loĝantoj/km². Ene de la departemento, la komunumo apartenas al la arondismento Dinan kaj al la kantono Broons. La teritorio havas komunan limon kun Broons, La Chapelle-Blanche, Guenroc, Guitté, Plumaudan, Plumaugat, Saint-Jouan-de-l'Isle kaj Yvignac-la-Tour.
Geografio
Caulnes, ĉefurbo de la kantono ekde 1881, etendiĝas sur surfaco larĝa je 3 136 ha. Ĝi estas trairata de rivero Rance, kiu engfluas en la Manikan Markolon.
Caulnes estas je la kruciĝo de du gravaj direktoj :
- norda-suda vojo (aŭ mara-oceana) : la direkto Saint-Malo - Dinan - Vannes
- orienta-okcidenta vojo : la vojo Rennes - Saint-Brieuc (RN 12)
Ĝi estas ankaŭ sur la linio de regiona fervojo "TER Bretagne" per la linio Brest-Rennes-Parizo, same kiel sur departementa buslinio Montauban-Saint-Méen-Dinan. La komunumo situas interne de la influareo de Rennes (< 40 km), tiel apartenante al la tria ringo de Rennes. La kampara loĝantaro ĉirkaŭ la komunumo ankoraŭ parolas la galoan lingvon. Caulnes estas ankaŭ la sidejo de la komunumaro ariganta la komunumojn de la kantono.
Heraldiko
![Blazono de Caulnes](//upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/e2/Blason_de_la_ville_de_Caulnes_%28C%C3%B4tes-d%27Armor%29.svg/100px-Blason_de_la_ville_de_Caulnes_%28C%C3%B4tes-d%27Armor%29.svg.png) |
Blazono |
france D'azur aux dix billettes d'argent vidées du champ, ordonnées 4, 3, 2 et 1. esperante Lazura kun dek malplenaj arĝentaj ŝindoj ordigitaj laŭ 4, 3, 2 kaj 1. |
Detaloj |
|
Lokoj kaj monumentoj
- Preĝejo de la 12-a jarcento, kun statuo de sankta Petro
- Fonto de Cariou
- Lavejo de Cariou
Agrikulturo
Galerio
Notoj kaj referencoj
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj