Ceiba estas malgranda urbo en plej nordorienta pinto de Porto-Riko. Ĝi ricevis nomon laŭ la fama samnoma arbo Ceiba. La urbo Ceiba situas ĉe la orienta marbordo de la insulo, borde kun la Atlantika Oceano, norde de Naguabo, sude de Fajardo, kaj oriente de Río Grande. Ĝi situas je ĉirkaŭ unuhora veturado el San-Juano (Porto-Riko). Fine de 2020 en la komunumo vivis 11 307 loĝantoj sur areo de 200,28 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 56 loĝantoj/km².