Cervolanga asplenio
cervolanga asplenio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
cervolanga asplenio (Asplenium scolopendrium)
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
cervolanga asplenio Asplenium scolopendrium L. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Cervolanga asplenio (Asplenium scolopendrium L.), ankaŭ simple cervolango, estas plantspecio el la familio de la Aspleniacoj (Aspleniaceae), al kiu apartenas ĉ. 720 specioj tutmonde.
Karakterizaĵoj
La (multjara) planto havas nedividitan, langoforman, brile verdan foliplaton, kiu kreskas 15 ĝis 45 (malofte eĉ ĝis 60) cm kaj estas vertikale staranta aǔ arke pendanta. La folioj kreskas el la rizomo funelforme. Tiuj folioj verdas dum la vintro, kaj la folioj, kiuj aperas dum la malfura printempo estas helverdaj, la pli malnovaj folioj estas forte verdaj kaj ledaj. Sur la malsupra sufaco kreskas striformaj rustrobrunaj duoblaj soroj (grupoj de sporangioj, kiuj entenas la sporojn). La sporoj estas maturaj de junio ĝis septembro.
La kromosomonombro estas 2n = 72.[1]
Disvastigo
]]
La cervolanga asplenio kreskas precipe ĉe maldensaj ĝis ombraj malsekaj deklivoj kun kalkaj kaj humusriĉaj grundoj. La ĉefaj arboj tie estas fraksenoj, aceroj kaj tilioj. La specio hejmiĝas en orienta Nordameriko, Eǔropo kaj orienta Azio. La cervolanga asplenio estas protektita en Ĝermanujo. Vidu ruĝan liston.
Taksonomio kaj sistematiko
Scienca sinonimoj por Asplenium scolopendrium L. estas Scolopendrium vulgare SM kaj Phyllitis scolopendrium (L.) NEWM., krome Biropteris antrijovisKÜMMERLE, Phyllitis antrijovis (KÜMMERLE) W. SEITZ} kaj Asplenium scolopendrium subsp. antrijovis (KÜMMERLE) BROWNSEY & JERMY.[2]
En Nordameriko ankaŭ troviĝas du specialaj varioj [3]:
- Asplenium scolopendrium var. americanum (FERNALD) KARTESZ & GANDHI: Ĝi kreskas en altecoj de 0 ĝis 100 m en Ontario, Alabamo, Miĉigano, Novjorko, Tenesio aj en la meksikia ŝtato Nuevo León.
- Asplenium scolopendrium var. lindenii (HOOKER) VIANE, RASBACH, & REICHSTEIN}: Ĝi troviĝas en la meksikiaj ŝtatoj Oaxaca kaj Chiapas kaj en Hispaniolo.
Kultivado kaj plantkuracado
En multaj ĝardenoj la cervolanga asplenio estas kultivata, precipe la formoj kun grandaj ondoj de la folioj [4] En la pasinteco la planto estas uzata kontraǔ malsdanoj de la lieno.
Referencoj
- ↑ Erich Oberdorfer: Pflanzensoziologische Exkursionsflora für Deutschland und angrenzende Gebiete. Unter Mitarbeit von Angelika Schwabe und Theo Müller. 8., stark überarbeitete und ergänzte Auflage. Eugen Ulmer, Stuttgart (Hohenheim) 2001, ISBN 3-8001-3131-5, S.
- ↑ Christenhusz, M. & Raab-Straube, E. von (2013): Lycopodiophytina. – In: Euro+Med Plantbase - the information resource for Euro-Mediterranean plant diversity. Datenblatt Asplenium scolopendrium In: Euro+Med Plantbase - the information resource for Euro-Mediterranean plant diversity.
- ↑ Warren H. Wagner Jr., Robbin C. Moran, Charles R. Werth: Aspleniaceae. In: Flora of North America, vol.2.[1]
- ↑ Dieter Lehmann: Zwei wundärztliche Rezeptbücher des 15. Jahrhunderts vom Oberrhein. Teil I: Text und Glossar. Horst Wellm, Pattensen/Han. 1985, jetzt bei Königshausen & Neumann, Würzburg (= Würzburger medizinhistorische Forschungen, 34), ISBN 3-921456-63-0, S. 194 („hirtz czüngen, daz krüt“).
Literaturo
- Haeupler, H. & T. Muer (2000): Bildatlas der Farn- und Blütenpflanzen Deutschlands. Ulmer-Verlag, Stuttgart. ISBN 3-8001-3364-4
- Haeupler, H. & P. Schönfelder (1988): Atlas der Farn- und Blütenpflanzen der Bundesrepublik Deutschland. Ulmer-Verlag, Stuttgart. ISBN 3-8001-3434-9
- Kremer, B. P. & H. Muhle (1991): Flechten, Moose, Farne. Steinbachs Naturführer, Mosaik-Verlag, München. ISBN 3-576-10762-2
- Lexikon der Biologie. Bd. 4. Herder-Verlag, Freiburg, 1985. ISBN 3-451-19644-1
Eksteraj ligiloj
- Cervolanga asplenio. W: FloraWeb.de. germane
- Verbreitung in der Schweiz [[[:Ŝablono:InfoFlora]]]
- Verbreitung in den Niederlanden [2] (niederl.)
- Die Verbreitung auf der Nordhalbkugel nach Eric Hultén
- Thomas Meyer: Datenblatt mit Bestimmungsschlüssel und Fotos bei Flora-de: Flora von Deutschland (alter Name der Webseite: Blumen in Schwaben)