Cindra poliolimno
Cindra poliolimno | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Cindra poliolimno, Poliolimnas cinereus
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
P. cinereus Vieillot, 1819 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Cindra poliolimno (laŭ la latina scienca nomo Poliolimnas cinereus, sed ankaŭ Blankabrova ralo kaj Blankabrova poliolimno) estas birdospecio de la familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj.[1] Ĝi troviĝas en Aŭstralio, Brunejo, Kamboĝo, Fiĝioj, Hongkongo, Indonezio, Japanio, Barato, Malajzio, Mikronezio, Nov-Kaledonio, Palaŭo, Papuo-Nov-Gvineo, Filipinoj, Samoo, Singapuro, Salomonoj, Tajlando, kaj Vanuatuo.
Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj arbaroj de mangrovoj. La Ivojiva ralo, dubinda valida subspecio iam indiĝena de Iwo Jima, estas nune formortinta.
Tiu ralo havas cindrogrizajn kapoverton, nukon, vangon, kolon kaj bruston, brunecajn suprajn partojn, kaj tre buntan vizaĝon. La irisoj estas ruĝaj kaj ĉirkaŭitaj de pli malhelgrizaj areoj en brido kaj kapoverto kaj ĉefe du tre blanak strioj el la ruĝeca bekobazo, unu super la okulo kaj la aliaj sub la okulo al la nuko.
Referencoj
- ↑ Flufftails, finfoots, rails, trumpeters, cranes, limpkin. World Bird List Version 9.2. International Ornithologists' Union (2019). Alirita 8a de Julio 2019 .
Bibliografio
- Jobling, James A. (1992). A Dictionary of Scientific Bird Names. Oxford University Press. ISBN 0-19-854634-3.
- Raffaele, Herbert A; Wiley, James; Garrido, Orlando H; Keith, Allan R; Raffaele, Janis I (2003). Field Guide to the Birds of the West Indies. Christopher Helm. ISBN 0-7136-5419-8.
- Taylor, Barry; van Perlo, Ber (2000). Rails. Pica / Christopher Helm. ISBN 1-873403-59-3.
Eksteraj ligiloj
|