Cochabamba (urbo)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/df/Cochabamba_Banner.jpg/775px-Cochabamba_Banner.jpg)
Cochabamba | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() ![]() ![]() | |||||
urbo urbego ![]() | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 632 013 (2012) [+] | ||||
Loĝdenso | 4 026 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 17° 24′ S, 66° 9′ U (mapo)-17.3935419-66.1570139Koordinatoj: 17° 24′ S, 66° 9′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 2 558 m [+] | ||||
Areo | 157 km² (15 700 ha) [+] | ||||
Horzono | America/Cochabamba [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/9f/Cochabamba_panorama_%28cuadrado_-_square%29.jpg/220px-Cochabamba_panorama_%28cuadrado_-_square%29.jpg)
Cochabamba [koĉabamba], esperante Koĉabambo, kio estas ankaŭ la nomo de la departamento, estas urbego en meza Bolivio, kun pli ol 600 000 da loĝantoj.[1] Ĝi situas 220 km sudokcidente de Pazo, en la Koĉabamba valo, en alto de 2560 m.
Historio
La unua hispana loĝanto de la valo estis Garci Ruiz de Orellana en 1542. Li aĉetis la areon je 130 pesoj kaj oni registris la negocon en Potosí en 1552. Lia domo — nomata Mayorazgo — estas ankoraŭ videbla en la distrikto Cala Cala. La antaŭaĵo de la urbego estis Villa de Oropesa, fondita fare de Francisco de Toledo la 2-an de aŭgusto 1571. La komunumo prizorgis per nutraĵoj la najbarajn minejurbojn. La arĝento-minado en Potosí riĉigis ankaŭ la ekonomion de Koĉabambo. La urbo estis alinomata en 1786 — je ordeno de hispana reĝo Karlo la 3-a — al Cochabamba. Tio estis la distingo pro tio, ke la urbo helpis en 1781 al Oruro por subpremi ribelon de la indiĝenoj. Laŭ la censo de 1793, en la urbo loĝis 22 305 personoj, el kiuj estis 12 980 mestizoj, 6 368 hispanoj, 1 182 indiĝenoj, 1 600 mulatoj kaj 175 afrikaj sklavigitoj.
Dum la 19-a jarcento, Koĉabambo iĝis la ĉefa agrikultura centro de Bolivio. En 2000 okazis tumultoj kontraŭ la privatigo de la publika akvo-prizorgo.
Instruado
Gravaj universitatoj estas la Universidad Mayor de San Simón kaj la Universidad Católica Boliviana San Pablo. Krom tio funkcias ankaŭ pluaj ŝtataj kaj privataj altlernejoj, universitato kaj lernejoj.
Trafiko
La internacia aeroporto de la urbo estas la Internacia Flughaveno Jorge Wilstermann (Aeropuerto Jorge Wilstermann, IATA-kodo: CBB), sudokcidente de la urbo. La loka flughaveno nomiĝas Lloyd Aéreo Boliviano.
Gravaj personoj
- Nataniel Aguirre, politikisto kaj poeto
- Edmundo Paz Soldán, verkisto
- Jorge Quiroga Ramírez, politikisto
- Eduardo Rodríguez, politikisto
Referencoj
- ↑ Bolivia: largest cities and towns and statistics of their population. Arkivita el la originalo je 2013-06-22. Alirita 2013-09-05 .
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
- La urba paĝo en la hispana Arkivigite je 2021-03-09 per la retarkivo Wayback Machine
- Informoj pri la urbo, hispane, angle, germane